公告
Salutaj Vortoj de Tian Zengyong
时间:2013/8/29 13:15:18,点击:0

Estimataj gvidantoj, karaj samideanoj,
 

En varma somero, guste, ni renkontiĝas en Changchun ĉeesti la 7an Esperanto-Kongreson de Nordoriento kaj Interna Mongolio. Bonvole permesu min esprimi varman bonvenon al ĉiuj ĉeestantoj en la nomo de Jilin Esperanto-Ligo kaj Changchun Esperanto -Asocio! 
 

Changchun estas konata kiel printempa urbo en Norda Ĉinio kaj arbara urbo en Azio. Ĝi estas lulilo de la industrio de ĉinaj tomobilo, kino kaj optiko. Changchun havas bonan bazonde scienco, tekniko kaj edukado. En la urbo troviĝas pli ol 40 universitatoj, institutoj kaj kolegioj, kun pli ol cent sendependaj institucioj de scienco kaj tekniko, en kiuj estas pli ol 30 akademianoj de Ĉina Scienca Akademio kaj Ĉina Inĝeniera Akademio.

 

Ekde okdeka jaro de pasinta jarcento, provinco Jilin kaj urbo Changchun estis unu el viglaj provincoj kaj urboj de Esperanto-Movado en Ĉinio, kaj estiĝis famaj esperantistoj, ekzemplesinjoroj Dai Liming, Xiao Peiliang, Wei Shan kaj tiel plu. Nuntempe viglas ankoraŭ lokaj esperantistoj.
 

La temo de 7a EKNI estas « Plibonigi la kapablon de Esperanto ». La celo de la kongreso estas por tio, ke la kongresanoj havos ŝancon vid-al-vide interŝanĝi spertojn. Mi proponas, ke ni, ĉeestantoj bone utiligu la okazon kaj efike praktiku nian lingvon.

 

Fine, mi elkore bondeziras,ke ni,samideanoj, havu komfortan restadon en nia urbo kaj bonan ĝuadon dum la kongreso !

 

       Dankon!  

(Tian zeng yong)

el  LKK

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息