公告
Hori Jasuo donacis librojn al ĉinaj lernantoj
时间:2014/5/6 14:07:48,点击:0

         

Sinjoro Hori Jasuo 

 La 29-an de aprilo okazis ceremonio de librodonaco de japana esperantisto al ĉinaj lernantoj en la 14-a mezlernejo de la urbo Dandong, la provinco Liaoning de nordorienta Ĉinio. Sinjoro Hori Jasuo, eksa estrarano de UEA kaj nuna redaktoro de la revuoEsperanto en Azio kaj ĉefredaktoro de La Revuo Orienta, donacis E-ajn librojn al la lernantoj, kiuj lernas Esperanton en la E-kurso de la mezlernejo.

 

 La du libroj verkitaj de Sinjoro Hori Jasuo 

   La E-kurso ekfunkciis de 2011, tie lernantoj daŭre lernas Esperanton kaj okazigas riĉajn aktivadojn. Dank' al tio la kurso ricevis laŭdojn kaj multflankajn subtenojn de en- kaj eksterlandaj E-grupoj.

 

    Sinjoro Hori Jasuo ĉiujare eldonas siajn seriajn E-verkojn Raportoj el Japanio, kaj ĉi-foje li donis la 15-an kaj 16-an kajerojn al la lernantoj. Pro malproksimeco s-ro Hori Jasuo ne povas persone partopreni la ceremonion, tamen la lernantoj kun granda danko povas perceptis liajn amon al Esperanto kaj amikceon al la ĉinaj e-istoj.

el El Popola Ĉinio

Redaktoro: Xing Ying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息