公告
Kio estas la projekto "Eroŝenko 125"?
时间:2015/1/30 16:59:45,点击:0

   

Emblemo de "Eroŝenko 125" (Desegnaĵo de Yazima Hirosi)

 

 Vasilij Eroŝenko: kiu li estas?

    Vasilij Eroŝenko (1890~1952) naskiĝis en Rusio. Li fariĝis blinda en la aĝo de 4 jaroj, sed lia patro edukis lin tute same kiel ordinaran infanon. Poste dum 9 jaroj li lernis en lernejo por blinduloj. Feliĉe s-ino Anna Ŝarapova, fervora aktivulino de la rusa movado, instruis al li Esperanton kiam li havis 16 jarojn kaj rekomendis al li studi en Anglio. En 1912 li sola vojaĝis al Londono ricevante diversajn helpojn de esperantistoj survoje.

    Li havis grandan talenton je muziko kaj lingvoj, ludis violonon kaj balalajkon.

  Li vizitis Japanion por lerni masaĝon en 1914. Li loĝis en Tokio kaj konatiĝis kun multaj esperantistoj kaj intelektuloj. Ĝis tiam jam en Japanio troviĝis relative multe da esperantistoj, sed ili preskaŭ ne havis ŝancon paroli kun eksterlandaj esperantistoj. Pro tio li ludis gravan rolon por propagandi Esperanton en diversaj lokoj kaj okazoj. Dume li instruis Esperanton ene de blindula lernejo. Rezulte naskiĝis nombro da blindaj esperantistoj en Japanio.

    Krome li verkis multajn rakontojn eĉ en la japana lingvo. Tiuj liaj verkoj havas tre unikan karakteron. Dum sia 46-jara esperantista vivo, li verkis ĉirkaŭ 70 verkaĵojn. Ili estas verkitaj aŭ en Esperanto aŭ en la japana aŭ en la rusa, sed estas nur malmulte da verkoj ruslingvaj.

    La japane verkitaj rakontoj estas ĉ. 30 kaj inter ili 17 estas ankoraŭ ne esperantigitaj. Jam antaŭ 10 jaroj de samideanoj en Ukrainio venis tradukpeto. Prof. Takasugi Ichirou, kiu verkis multe da libroj pri diversaj temoj inkluzive de biografio de Eroŝenko kaj kiu ankaŭ kompil-tradukis lian verkaron, estus la plej taŭga persono por tiu tasko, sed bedaŭrinde li forpasis en la jaro 2008.

    Ankaŭ s-ro Mine Yositaka, kiu estis redaktoro de tiaj esperantaj gazetoj en Japanio kiel La movadoRiveroj kaj kompilis Selektitaj verkoj de Eroŝenko eldonitajn de la Japana Esperanta Librokooperativo, profunde esploris pri Eroŝenko, sed li nun estas malsana kaj ne povas okupiĝi pri la tradukado.

    Ekde 2011 mi proponis la tradukadon kaj efektive petis tion de kelkaj veteranaj esperantistoj japanaj, sed ĉiuj rifuzis dirante, ke ili ne havas kapablon por fari tion.(de MURATA Kazuyo)

Tezoj/eseoj pri Eroŝenko varbataj 

 Okaze de la 125-jara jubileo de la naskiĝo de Vasilij Eroŝenko, ni varbas tezojn aŭ eseojn pri li, ĝis la fino de aprilo. Ni planas eldoni libron (aŭ almenaŭ krei retpaĝaron) pri tio, kaj tie aperigi selektitajn verkojn el inter la senditaj.

    La temo povas esti ne nur pri li mem, sed ankaŭ pri personoj aŭ sociaj kondiĉoj ĉirkaŭ li. En Esperanto, tezo originala estu 6000 ĝis 24000 literoj plus resumo, eseo estu ĝis 6000
literoj. Estas aparta regulo por japanlingva
ĵoj.

    Sendu vian verkon (kaj eventualajn demandojn) al la Esea Grupo de Eroŝenko 125, ĉe rederosxenko125@googlegroups.com.

 

     Prezidanto de la Projekto Eroŝenko 125

    Ĉefredaktoro de la Esea Grupo de Eroŝenko 125

    SIBAYAMA Zyun'iti

( USUI Hiroyuki)

(el EPĈ )

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息