公告
IJK-72: Emblemkonkurso
时间:2015/5/21 8:10:38,点击:0

    La Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) nome de Pola Esperanto-Junularo organizas konkurson pri la emblemo de la 72a IJK en Vroclavo, kiu okazos la 16–23an de julio 2016.


     Ĉiu persono estas invitata ellabori kaj submeti sia(j)n propono(j)n por la emblemo de la aranĝo. Unu elektota propono havas ŝancon fariĝi la oficiala emblemo de la 72a IJK kaj ties aŭtoro ricevos premion de senpaga partopreno en la 72a IJK (t. e. antaŭpago, programkotizo, loĝado en amasloĝejo, manĝado). La proponojn necesas sendi retpoŝte ĝis la 7a de junio 2015 al la retadreso: ijk2016@tejo.org.


Organizaj kondiĉoj:

Ĉiu persono povas partopreni la konkurson.

Ĉiu konkursanto povas submeti maksimume po 3 proponojn.

Ĉiu submetita propono devas esti propra verko de la konkursanto.

Per submeto de sia propono konkursanto konsentas transdoni ĉiujn rajtojn por uzi ĝin al Pola Esperanto-Junularo.


     La venkinta propono estos elektita fare de la LKK, kiu konservas por si la rajton ne elekti ajnan el la ricevitaj proponoj.


     La limdato por liveri proponojn estas 24:00 la 7a de junio 2015 laŭ UTC.


     Rezultoj de la konkurso estos anoncita ĉe http://ijk2016.tejo.org kaj per aliaj taŭgaj kanaloj.


Teknikaj kondiĉoj:

    Ĉiu propono estas liverenda en plenkolora versio (prefere ĝis 4 koloroj, taŭga por diversaj fonoj), prefere ankaŭ kun nigrablanka / griza versio.

Ĉiu propono estas liverenda en formo de komputila dosiero, en vektora formato SVG aŭ en vektora formato de Adobe Illustrator, Corel Draw ks. (tiam bv. anonci ankaŭ nomon kaj version de la uzita programo kaj liveri liston de uzitaj tiparoj).


    Por submeti proponojn necesas sendi ilin retpoŝte al la retadreso ijk2016 ĉe tejo.org kun etikedo [emblemo] en temo, aŭ sendi ligilon al la dosieroj (uzante ekzemple google drive, dropbox ks.).


Enhavaj sugestoj:

    plej preferata estos propono, kiu sprite kunigos la temon #aktivado (priskribo ĉisube) kaj la urbon, tamen pli preferata estos propono prezentata la temon ol la urbon.

aktivado (temo de la IJK)

    Por la IJK 2016 en Vroclavo ni ŝatus proponi al vi temon dediĉitan al reta aktivado de neregistaraj organizoj. Ni planas okazigi programerojn en kiuj oni povas konatiĝi kun la ebloj kaj ankaŭ lerni kiel uzi ilin. La temo estos traktata plurflanke. Temos interalie pri:

Komunikado (iloj kaj strategioj de komunikado, kiel konstrui komunumon, mezurado de efikoj)

    Teamlaboro (iloj kaj manieroj de kunlaboro, strukturigado)

Reta ĉeesto (modernaj retpaĝoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, retaj grafikaĵoj)

Edukado (iloj kaj manieroj de reta trejnado)

Monakirado (amasfinancado, kaj aliaj manieroj sukcese akiri monrimedojn en reto)

    Sekureco (kiel sekure uzi retajn ilojn, kiel stoki kaj administri datumojn)

Ĝeneralaj sugestoj pri elementoj utiligeblaj en la proponoj:

la vortoj "Vroclavo", "72a IJK", "IJK 2016″, "Internacia Junulara Kongreso [de TEJO]", la nombroj "2016″, "72″ aŭ ajna taŭga derivaĵo de ĉi tiuj;

la vorto "Esperanto" kiel ununura de amatora publiko klare rekonebla simbolo por la lingvo Esperanto;

    simboloj rilataj al la kongresa temo #aktivado kradetikedoj #aktivado #ijk2016 kaj aliaj rilataj simboloj de la urbo: "Iglica" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Iglica)

Blazono (http://en.wikipedia.org/wiki/Coat_of_arms_of_Wroc%C5%82aw)

Urbodomo (http://en.wikipedia.org/wiki/Wroc%C5%82aw_Town_Hall, http://bip.um.wroc.pl/uploads/files/grafika/logo_wroclawia.gif)

flago de la urbo (http://img1.wikia.nocookie.net/__cb20060414144011/dolnyslask/images/thumb/d/d0/Flaga_Wroc%C5%82awia.jpg/500pxFlaga_Wroc%C5%82awia.jpg)

la Popola Halo ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Hala_Ludowa) kun muzika fontano (http://cowewroclawiu.pl/wpcontent/uploads/2015/03/001halaludowawroclawpergolafontanna.jpg)

"Vroclavo urbo de cent pontoj", "Vroclavo urbo de renkontiĝoj" Vroclavaj nanoj (http://krasnale.pl/en/allaboutdwarves/)

Skytower (Ĉielturo) (http://en.wikipedia.org/wiki/Sky_Tower_%28Wroc%C5%82aw%29)

aliaj

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Aglo  


打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息