公告
乌克兰将申办2020年国际世界语大会
时间:2015/12/30 14:01:03,点击:0


Malkiel en multaj Eŭropaj landoj, en kiuj kongresoj de landaj asocioj foje impresas kie pensiulaj asembleoj, la kongreso de UkrEA estis partoprenita de pluraj junaj kaj mezaĝaj aktivuloj.


La 28-29an de novembro en Kievo okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.


La raporto de la prezidanto de UkrEA, Eŭheno Kovtonjuk, abundis per realaj atingoj kaj estis akompanata per bildoj samtempe sur kvin ekranoj. Menciinte mankojn, li listigis la atingojn.


Post la raporto de la Kontrol-Revizia Komisiono okazis diskuto kun multaj proponoj. La laboro de la prezidio estis taksita "tre bona". La nova prezidio konsistas el Eŭheno Kovtonjuk (prezidanto), Mikaelo Lineckij (vic-prezidanto), Viktoro Jaskovecj, Jelizaveta Lobanova, Andrij Jankovskij (membroj). La ĉefdelegito de UEA estas Oleksandr Hriŝĉenko. Estis konfirmita la konsisto de ULEI sub la gvido de prof. Nina Daniluk.


Inter la ceteraj decidoj la plej grava estis starigo de laborgrupo por inviti UKon en 2020 al Ukrainio.


La kongresa parolado de la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill vekis grandan intereson kaj entuziasmon, kaj la kultura programo kun kantoj de infanoj, gitarludo de V. Bondarkov kaj Lineckij-Ivanova plibeligis la kongreson.


                                       Serhij Prudko(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/12/ukrainio/)

Redaktoro: Aglo

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息