公告
江苏省世界语协会召开理事扩大会
时间:2015/12/30 15:34:50,点击:0

          

La partoprenantoj venis el la urboj Suzhou, Wuxi, Zhenjiang, Nankino, Xuzhou, Lianyungang kaj Changzhou. S-ro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio prezidis la kunsidon. En la kunsido, ĉeestantoj raportis pri lokaj E-agadoj en la kuranta jaro kaj diskutis pri la E-plano de la venonta jaro 2016.


 

La ĉefaj laboroj de Jiangsu-a E-Asocio en 2015 koncernas al diversaj flankoj: s-ro Wang Chongfang, membro de la asocio, oficiale eldonis la vortaron Granda Vortaro Esperanto-Ĉina; s-ro Liu Hongyuan publikigis sian tradukon Plena Analiza Gramatiko de Esperanto kaj Plena Manlibro de Espernata Gramatiko; fondiĝis Wuxi-a Esperanto-Asocio; 3 membroj de la asocio partoprenis en la 100a UK okazinte en Francio; en la urboj Xuzhou, Zhenjiang kaj Changzhou viglas la instruadoj de Esperanto en diversaj lernejoj.


En la kunsido, s-ro Wang Chongfang, honora prezidanto de Jiangsu-a E-Asocio, prezentis sian paperan artikolon Kiel Mi Kompilis la Grandan Vortaron Esperanto-Ĉina (GVEĈ); s-ro Liu Hongyuan, vicprezidanto de Jiangsu-a E-Asocio, disdonis sian artikolon Navigadi sur la Maro de Vortoj kun GVEĈ kiel Gvidilo -- Recenzo pri la GVEĈ Kompilita de Wang Chongfang; s-ro Zhang Tiezheng, prezidanto de la Suzhou-a Esperanto-Asocio, faris la prelegon Kadre de "Unu Zono kaj Vojo": la Laboro de Komerco en Ŝtata Nivelo per Esperanto -- Parta Aktivado Kadre de IKEF kaj Klubo de Ĉina E-Komercistoj dum la Jaro 2015; s-rino Neĝeta, prezidantino de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio, rakontis sian impresonEsperanto-instruado Progresigas Min kaj Infanojn -- Ĉu Utilas Esperanto-instruado en Elementa Lernejo?; s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, resumis la laboradon kaj impreson de la 30a jubileo de Changzhou-a Esperanto-Asocio en la titolo Penega Esplorado kaj Brava Marŝado sur Nova Vojo -- la 30a Jubileo de Changzhou-a E-Asocio. Fine ĉiuj ĉeestantoj kunfotiĝis kaj esprimis reciproke bondezirojn por la jaro 2016.

 

el EL Popola  Ĉinio

Redaktoro: Xing Ying

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息