公告
Okazis en Dandong kunsido
时间:2018/5/22 9:19:53,点击:0

 La 19-an de majo okazis la kunsido de Dandong-a Esperanto-Asocio pri "Esperanto por 'La Zono kaj Vojo'" kaj pri laboro de la asocio.


    En la kunsido, estis atingita interkonsento pri tio, ke la grava punkto por ke Esperanto funkciu en la konstruado de "La Zono kaj Vojo" estas starigi kadron de Esperanta instruado por ke pli da homoj lernu ĝin, kaj ludi la rolon de Esperanto kiel ponta lingvo por ke ĝi servi por konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj tiu de Homara Komunumo de Komuna Estonteco.

 Sun Lianshan, estro de la prepara komitato por Esperanta Universitato de Ĉinio, klarigis al la ĉeestantoj la signifon kaj projekton de la universitato. Ĝi celas, per Esperanta instruado, kreskigi homfortojn por konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj por realigo de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco.


    En la kunsido, 13 novuloj membriĝis al Dandong-a E-asocio, la asocio bonvenigis ilin per celebro kaj donacoj.

el  esperanto.china.org.cn
 
Redaktoro: Xing Ying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息