公告
Esperanto-instruistoj de elementaj kaj mezaj lerne
时间:2019/6/5 10:55:22,点击:0

 

En la 24a de majo, 2019, okazis Seminario pri Esperanto-instruado en la elementa lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco. Esperantaj instruistoj el 6 elementaj kaj mezaj lernejoj de la provincoj Jiangsu, Shanxi kaj Hunan partoprenis en tiu seminario.

 

La aranĝo konsistis el prezento de instruado, societaj agadoj, interŝanĝo de spertoj kaj vizito en la lernejo. Tiu evento celas fortigi interŝanĝon pri Esperanta instruado en diversaj lernejoj en norda kaj suda Ĉinio, riĉigi lernejan kulturon, esplori la valoron de Esperanto por fremdlingva lernado, kaj eduki internacian konscion de lernantoj.

Wei Yubin, estro de la elementlernejo Baiyangshujie, konigas la lernejan kulturon kun Esperanta trajto.

Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio (provinco Jiangsu) diskonigas kiel la elementlernejo Oriento en Changzhou instruas kaj utiligas Esperanton.

El:EPĈ

Redaktoro: xiying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息