公告
70年,我的故事丨世界语改变了我出生的这座城市
时间:2019/7/23 8:41:07,点击:0

张常生,1956年生于江苏常州,祖籍山东。1984年,他在常州教育学院学习世界语,参与筹备成立了常州市世界语协会。同年,常州世协通过世界语帮助常州市东方小学与日本高槻市伍佰住小学建立了友好关系,次年又通过世界语帮助这两个城市建立了友好关系。1991年,他当选常州市世界语协会会长,2001年当选江苏省世界语协会副会长兼秘书长,2013年任中华全国世界语协会副秘书长、中国世界语教师协会副会长,2017年当选中国世界语商人协会会长。


张常生老师丰富的世界语履历让我们看到了世界语最大的作用之一——促进友谊和相互理解。正是因为它,两座城市结为友好关系,直至今日。不仅如此,细读这篇世界语长文,人们会看到这门语言到底能够发挥多大的作用。

张常生(中)参与组织世界语展览

 
                         世界语改变了我出生的这座城市

En 1956 mi naskiĝis en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu de suda Ĉinio, kiu estas centro inter la urbegoj Ŝanhajo kaj Nankino. Pro tio miaj gepartoj nomis min Changsheng, kiu en la ĉina lingvo signifas mian naskiĝon en Changzhou. Miaj gepatroj estis "eroj" de iniciatintoj kaj konstruantoj de la nova Ĉinio (Ĉina Popola Respubliko), kiuj laŭ la revolucia torento marŝis de la provinco Shangdong (orienta parto de la lando) ĝis la provinco Jiangsu (suda parto de la lando) kaj setlis en la urbo Changzhou. Kvankam mi ne estas samtempulo de nia nova respubliko, tamen mi spertis plurajn gravajn momentojn dum periodoj de landa disvolviĝo, precipe la periodojn de la Kultura Revolucio kaj Pordmalfermo kaj Reformado de Ĉinio. Nun mi volas rememori mian E-karieron por speguli la progresadon de nia lando.

                                   在大学,我成为世界语者

Kiam mi laboris en la elementa lernejo kiel instruisto, mi, por miaj lernantoj, ofte ĉagreniĝis pro manko de scioj kaj klerigo. Mi ambiciis, ke mi devu bone posedi iun fremdan lingvon por adaptiĝi al tiama Reformado kaj Pordmalfermo de Ĉinio. En 1983 mi trapasis la ekzamenon en Changzhou-a Pedagogia Kolegio kaj ekstudis en la kolegio, kie kleriĝis instruistoj por mezlernejoj aŭ superlernejoj. 

Mia fako estis la angla lingvo. La studentoj kiuj lernas iun fremdlingvon devas elekti alian fremdlingvon por lerni, do mi elektis Esperanton, ĉar Esperanto en la ĉina lingvo signifas "mondan lingvon". Tiama vicestro de la kolegio, Zhang Zhenzhi, kiu poste fariĝis la unua prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, estis nia instruisto de Esperanto. Diplomiĝinte en la kolegio mi eklaboris en la Agrikultura Banko de Ĉinio, kaj respondecis pri internacia komerco.

 

                                            世界语牵起两座城市的友谊

En 1985 nia Changzhou-a E-Asocio fondiĝis post preparado de la iniciatintoj en Changzhou-a Pedagogia Kolegio, surbaze de tri elementaj E-kursoj, meznivela E-kurso kaj E-ekspozicio por diskonigi Esperanton, kaj surbaze de la elbakitaj freŝaj esperantistoj kiuj multe laboris en diversgradaj lernejoj. S-ro Zhang Zhenzhi estis elektita kiel la unua prezidanto de la asocio. Post fondiĝo de nia asocio la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia dissendis la novaĵon pri la fondiĝo. 

Hazarde, s-ro Takeuti Yosikazu, prezidanto de Takatuki-a E-Societo de Japanio, kiu estis sekretario de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en la urbo Takatuki kaj poste fariĝis la unua prezidanto de KAEM, kaptis la informon, kaj tuj kontaktis nian asocion. Tiam la urbo Takatuki intencis ĝemeliĝi kun nia urbo Changzhou kaj ambaŭ flankoj subskribis kontrakton. Helpe de ĈRI kaj ĈEL, la societo sukcese kontaktis nian asocion. 

Post du jaroj, la membroj de ambaŭ E-organizoj energie kaj zorge strebis al la ĝemelaj kunlaboroj. Ni organizis ekspoziciojn pri infanaj pentraĵoj kaj kaligrafiaĵoj, ĝemeliĝis la du Elementaj Lernejoj Yosumi kaj Dongfang en ambaŭ urboj Takatuki kaj Changzhou. Helpe de la japana E-societo, novaj instalaĵoj estis enkondukitaj de Japanio por esplorado de Changzhou-a Traktora Fabriko. La duurbaj registaroj oficiale starigis ĝemelajn rilatojn en 1987, la japana urbo fariĝis la unua ĝemel-urbo de Changzhou.  

La urbestro de Takatuki invitis Changzhou-an E-Asocion viziti Takatuki kaj volonte pagis ĉiujn elspezojn de la vojaĝo kiel danko pro nia kontribuo. En 1988 ni, sub la gvido de nia prezidanto Zhang Zhenzhi, vizitis la urbon Takatuki kaj partoprenis en Kansaya E-Kongreso, okazigita en la urbo. Mi, kiel juna esperantisto, unuafoje ellandiĝis kaj reale parolis kun miaj amikoj eksterlandaj, kaj mi spertis la modernecon de Japanio. Tio ekscitis min konstrui kaj ŝanĝi mian patrolandon. Mi firme tenis tiun decidon, kaj post kelkaj jaroj nia respubliko ekprogresis kiel moderna kaj potenca lando en la mondo.


 

      1985年,常州市世界语协会与日本高槻市世界语协会建立友好协会关系。


1988年,高槻市市长邀请常州市世界语协会访问日本,感谢世界语协会在两市友好城市建立中作出的贡献。

 (图/文 张常生)

 

 

 

来自:中国世界语新闻网

编辑:新颖

 

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息