公告
Nepala esperantistino Sinĵena vizitis Ŝanhajon
时间:2019/9/18 12:31:19,点击:0

 

Inter la 14a kaj la 16a de septembro, nepala esperantistino Sinĵena, studanta en Nankino, vojaĝis en Ŝanhajo. Sinĵena ĉeestis renkontiĝon de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Sinĵena ĝuis la varman etoson de la renkontiĝo. Ŝi sin prezentis, aŭskultis de la honora prezidanto de la asocio Wang Minhao la prelegon pri la ĉina verkisto kaj esperantisto Bakin, kaj kune voĉlegis eseon de Bakin. Sinĵena ankaŭ vizitis famajn lokojn en Ŝanhajo, ekzemple Waitan (la Plaĝo), la Ŝanhaja Muzeo, Yuyuan-Ĝardeno kaj piedira strato de Nanjinglu. Ŝi diris, ke ŝi konatiĝas kun ĉinaj esperantistoj per Esperanto kiel ponto de amikeco, kaj pro Esperanto ŝi havas ŝancon viziti Ŝanhajon. Ĉinaj esperantistoj multe helpis ŝin dum ŝia vojaĝo.

El: El Popola Chinio

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息