公告
KAEST 2010 okazos 18.-21.11.2010
时间:2010/8/16 17:54:57,点击:0

 KAEST estas mallongigo de "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". La aranĝon gastigos malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno. (la loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj partoprenis). La ĉeftemo de KAEST 2010 estas “Modernaj teknologioj por Esperanto”.

 

    La programo konsistos el kelkaj partoj:

 

    · prelegoj (en du paralelaj blokoj - ĉeftemaj kaj alitemaj)

 

    · trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)

 

    · fakaj diskutoj (pri certa temo)

 

    · vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ktp.)

 

   · eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj)

 

    E@I-teamo invitas vin ĉiujn - ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

 

(el ikso.net)

Redaktoro: Xinying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息