公告
Okazos BET-47 en Latvio en 2011
时间:2010/10/26 15:01:23,点击:0

     Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 47-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-47) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

 

Tempo: BET-47 funkcios de la 9a ĝis la 16a de julio 2011.

 

Loko: BET-47 okazos en Priekuļi – vilaĝo situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis (fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio (87 km de Rigo), facile atingebla trajne kaj buse.

 

BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.

 

Temo: Folkloro tra jarcentoj

 

Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

 

Aliĝkotizo:

 

 

ĝis la 31.12.2010

ĝis la 31.03.2011

poste kaj surloke

Latvio, Litovio, Estonio

15 EUR

20 EUR

25 EUR

Ekssocialismaj landoj

20 EUR

25 EUR

30 EUR

Okcidentaj kaj ceteraj landoj

25 EUR

30 EUR

35 EUR

 

Infanoj ĝis15-jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj, handikapuloj pagas 50% de la kotizo.

Proksimuma kurzo: 1 LVL = 1,4 EUR,  1 EUR = 0,7 LVL

 

Loĝado: ni proponas jenajn loĝeblecojn:

1)      po 5 EUR diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Agrikultura teknikumo (sen varmega akvo);

2)      po 7-10 EUR diurne por persono en 4-7 lita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;

3)      po 12-15 EUR diurne por persono en dulita  kaj trilita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro;

4)      ekde 25-100 EUR diurne por persono hoteloj de la urbo Cēsis.

 

Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

aŭ retadreso:  margarita.zelve@gmail.com

Samtempe pagu aliĝkotizon.

 

Pageblecoj:

1) sendi poŝte al LatEA (al kasistino Aina Januševska) kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;

2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-47);

3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;

Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

 

Kontakteblecoj:

1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio,  p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

            2)  rete: margarita.zelve@gmail.com

            3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)

                               + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

 

BONVENON AL LATVIO!

(el http://www.esperanto.lt/)

 

Redaktoro:Xinying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息