公告
Fondiĝis Esperanto-Asocio de Baotou Ŝtala Grupo
时间:2010/12/7 11:14:09,点击:0

      

       Posttagmeze de la 3-a de decembro okazis en Yejian-hotelo de Baotou la fondiĝo de Esperanto-Asocio de Baotou Ŝtala Grupo. Ĉeestis la fondiĝon gvidantoj de EABŜG, gvidantoj de Baotou Ŝtala Grupo, esperantistoj el Esperanto-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio k.t.p.

       Vicestro de EABŜG Zhao Yugang prezidis la fondiĝon. En la fondiĝo, sekretario de la partia komitato de Nikela Metalurgia Rekrementa Kompanio de BŜG Han Ailiang, vicĝenerala sekretario de Esperanto-Asocio de Baotou, ĝenerala sekretario de EABŜG Zhou Baoliang, honora estro de Esperanto-Asocio de Baotou Xu Guihong kaj estro de EABŜG Wang Baoshan donis parolon. En la parolo, Wang Baoshan konigis la E-movadon en BŜG, ke estas pli ol 100 esperantistoj en BŜG, kiuj strebis por la fondiĝo de EABŜG ekde 2009. Li ankaŭ konigis la ĉefajn laborojn de la Esperanto-Asocio en la jaro 2011.

       Ĉina Esperanto-Ligo, Ĉina Radio Internacia, Esperantaj Asocioj de Liaoning, Jilin, Anhui, Heilongjiang, Jiangxi kaj aliaj sendis gratulajn leterojn al la fondiĝo de EABŜG. Esperanta instruisto, komitatano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instrusitoj Liu Baoguo donis gratulon de ILEI-Ĉinio. Fama lingvisto Chen Deen transdiris gratulon de rusa esperantisto. Vicprezidanto de Scienca kaj Teknika Asocio de Baotou Hao Lanpeng transdonis gratulojn de Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj Ĉina Fervojista Esperanta Asocio, kaj donacis librojn de Li Sen “Ni Agadas en Esperantujo” al la nova asocio.

el EPĈ

Redaktoro:XinYing

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息