公告
Esperanto-libroj al naŭ bibliotekoj
时间:2010/12/31 17:44:26,点击:0

   Ĉiuj naŭ Esperanto-bibliotekoj, kiuj petis subvencion de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen de UEA, povos baldaŭ pliriĉigi siajn kolektojn de Esperanto-libroj. La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn el tiu fondaĵo je la suma valoro de 1200 eŭroj. 

   La plej grandajn subvenciojn, po 200 e
ŭroj, ricevis Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio. Po 120 eŭroj estis asignitaj al Pernambuka Esperanto-Asocio el Brazilo, Kleruma Esperanta Klubo el Kubo, Biblioteko por Skoltisma Interkultura Pedagogio el Rumanio, Unuiĝo de Verdaj Amikoj el Togolando kaj Biblioteko Culbert el Usono. La bibliotekoj de Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj Triesta Esperanto-Asocio el Italio ricevos ambaŭ librojn por 100 eŭ
roj.

    Biblioteka Apogo Thorsen donas subvenciojn
ĉiujare ekde 1997. La originala kapitalo, donacita de ges-roj Thorsen, sufiĉas ankoraŭ por unu disdono. Petoj por tiu lasta disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro 2011. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

el gazetaraj komunikoj UEA

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息