公告
Hamburga Somero 2011
时间:2011/1/4 17:16:09,点击:0


Simbolo de la Hamburga Somero 2011
 


En la haveno de Hamburg
 


Mezepoka haveno en Stade


Partoprenantoj de Hamburga Somero 2003


Longega buso

 


Adreso de la kunvenejo: Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16 • 20099 Hamburg

Hamburgo bonvenigos vin en la somero de 2011! 

Por la Universala Kongreso multaj esperantistoj el la tuta mondo vizitos la danan ĉefurbon Kopenhago fine de julio 2011. Sude je 300 km -- ĵus antaŭ la UK -- en la germana metropolo kaj havenurbo Hamburgo okazos kvintaga internacia renkontiĝo. 

La Hamburga Esperanto-Societo bonvenigos esperantistojn "survoje al Kopenhago" en nia belega verda grandurbo, de la 18-a ĝis la 23-a de julio 2011. Post sukcesaj "Hamburga Somero" antaŭ la UK Gotenburgo ( 2003) kaj la germana Esperanto-kongreso en 2007 ni preparos denove etosplenan internacian renkontiĝon. 

La programo partatempe okazos en nia nova sidejo -- kulturdomo en la vigla densa kvartalo St. Georg. La multnacia urbokvartalo en proksimeco al la urbocentro havas aŭtentikan atmosferon. En la agrabla kulturdomo kun restoracio/kafejo ni okazigos la teman programon. Dum la prelegoj kaj diskutrondoj vi ekkonos la historion de nia hansa urbo kaj de la loka E-movado. En 2011 Hamburgo estos la "mediprotekta ĉefurbo de Eŭropo". Ni prezentos kaj diskutos la ekologiajn aspektojn de la urba vivo. Koncerne tiun temon okazos ekskursoj al parkoj kaj verdaĵoj, veturadoj per novtipaj ekologiaj trafikiloj kaj vizitoj al grandega novkonstruata apudhavena kvartalo. 

Por prezenti kelkajn nekonatajn ĉirkaŭaĵojn de Hamburgo, ni planas ekzemple tuttagan ekskurson al la "sveda" urbeto Stade, kiu vizitindas pro ĝia trankvila historia centro kaj haveno. 

Post la ekskursa kaj tema programo vi povas amuziĝi dum distraj vesperoj ekzemple en la fama "ruĝa" kvartalo St. Pauli/Reeperbahn. Dum la lasta vespero estos somera festo en la ĝardeno de la kulturdomo.

 

Kotizo po persono:

·                                 por 1 tago: € 10,00

·                                 por 3 tagoj: € 25,00

·                                 por 5 tagoj: € 35,00 

La kotizo inkluzivas de la programo kaj informmaterialoj. La loĝ-, manĝ- kaj transportkostojn vi pagos mem. 

Ni helpos trovi malmultekostajn hotelojn disponigante hotelliston, organizos grupbiletojn por la publikaj transportiloj, rekomendos restoraciojn kaj faros ĉion eblan por agrabla senstreĉa kaj impresoriĉa restado dum la renkontiĝo. 

La Hamburga Esperanto-Societo esperas renkonti vin dum "Hamburga Somero". Ĝis la revido en Hamburgo.

el  Esperanto.CHINA.ORG.CN

Redaktoro:XinYing

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息