公告
IJK de 2012 okazos en Japanio
时间:2011/1/14 15:43:05,点击:0


La reĝa ĝardeno Shikinaen en Okinavo

 

    La 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en 2012 en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio. Ĝin gastigos la Japana Esperanto-Junularo (JEJ).

    La Okinavaj Insuloj troviĝas en sudokcidenta parto de Japanio, havas mirindan naturon, belegajn historiajn konstruaĵojn kaj speciale bongustan kuirarton. Okinavo proksimas al Ĉinio kaj Vjetnamio, do estas tre facile vojaĝi ankaŭ al la Vjetnama UK en Hanojo.

    Tio estos jam la dua fojo, kiam IJK gastos en Japanio. La unua junulara kongreso tie okazis en la 1965-a jaro en la urbo Ōcu.

    "La japana propono enhavas ĉion, kio estas necesa por gastigi IJK-n. La kongresejo estas junulara centro, kiu permesos al ni havi programon kaj loĝadon en la sama loko. Ni antaŭvidas, ke eblos proponi sufiĉe malaltajn kotizojn, kio gravas pro kostoj vojaĝi al Japanio. Certe do kaj la kondiĉoj surloke kaj kunlaboro kun la organiza teamo permesas al ni esperi je tre sukcesa IJK," diris Łukasz Żebrowski, respondeculo pri kongresoj en la estraro de TEJO.

    "Mi opinias, ke tio estas bonega eblo por plani parton de via somerumado en Azio, kun la relativa proksimeco de UK. Mi elkore gratulas JEJ, kaj kredas, ke tiu ĉi IJK valore kontribuos al la Esperanta movado," diris Saŝa Kovjazina, estrarano de TEJO. 

(www.tejo.org)

el  espero.com.cn

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息