公告
Microsoft estas la angla, Google estas Esperanto?
时间:2011/1/15 12:07:19,点击:0

  

     Ĉiuj en la mondo parolas la anglan, neniu parolas Esperanton. Tion subkomprenigas reprezentanto de la firmaego Microsoft en polemika blogaĵo kontraŭ Google. La konkuranta firmao Google decidis preferi liberan programaron por montrado de videoj en sia populara retfoliumilo Chrome. Tio ne plaĉas al Microsoft, kiu ĉiam pli sentas la konkuradon de alternativaj solvoj kiel Linukso al la pli frue monopola operacia sistemo Windows. En sia blogaĵo, Tim Sneath de Microsoft klopodas ridindigi la decidon de Google, komparante liberan programaron kun Esperanto. En retaj diskutoj lia repliko kondukis al reago mala al la intencita: ne nur libera programaro, sed ankaŭ Esperanto ricevis la simpation de multaj. Toño del Barrio esploris la temon.

    Por neniu estas sekreto ke inter la entreprenegoj kun rilato al la teknologioj de la informado kaj komunikado, Mikrosofto (Microsoft) elstaras pro sia malatento rilate Esperanton. Nur kiel ekzemplo, en la programo per kiu mi verkas la malneton de tiu ĉi artikolo, Microsoft Word, mi povas marki kiu estas la uzata lingvo, kaj por tio mi povas elekti inter pluraj dekoj da lingvoj kaj dialektoj, inter kiuj ekzemple dudek unu variantoj de la hispana, tri de la keĉua kaj du de la tamaziĥta (berbera), eĉ se plejmulto ne havas ortografian nek gramatikan korektadon. Sed mi ne povas identigi la lingvon kiel Esperanto.

     Neniu alia mikrosoftaĵo uzas Esperanton, aŭ aliel eblas interagadi kun li. Nek la navigilo Explorer, nek la serĉilo Bing iamaniere konsideras nian lingvon. Ĝis nun mi supozis ke temas pri neglekto de entreprenego al malaltpova komunumo, sed nun mi emas pensi ke temas pri konscia malŝato de firmao favoranta fermitajn kaj proprietajn solvojn, fronte al lingvo malferma, nefavoranta grupon kaj sen kopirajtoj. Kaj tion montris al ni ĵusa artikolo de alta reprezentanto de la firmao, en sia respondo al ĵusa iniciato de Google (Guglo).

el liberafolio

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息