公告
Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio
时间:2011/2/9 13:55:17,点击:0

    La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn. Ekde majo pasintjare la Esperanto-elsendoj estis produktataj grandparte per volontulaj fortoj, trifoje semajne.

    Ĝis la lasta momento la aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio restis neinformitaj pri la minaca sorto. En la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio oni diskutis ne pri la estonteco de la elsendoj, sed pri aŭtomobilaj navigiloj.

    Surbendigante la lastan januaran elsendon, la multjara, jam pensiita redaktoro Barbara Pietrzak evidente plu esperis, ke la fino ne proksimas. Ŝi nenion diris pri la afero, komentante la leterojn de regulaj aŭskultantoj.

     La lasta elsendo la 31-an de januaro finiĝis per la jenaj vortoj de Barbara Pietrzak: "Nun montaranoj frontas la eblecon elekti montaranan naciecon. Pri ilia elekto ni sendube informos en niaj programoj."

Dum la lasta tempo la elsendoj de Pola Radio en Esperanto aperadis en la reto trifoje semajne, en lundoj, merkredoj kaj vendredoj. Sed en merkredo, la 2-a de februaro, nenio aperis en la retejo de Pola Radio. Anstataŭe en la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio aperis la jena informo de Gabriela Kosiarska:

     Karaj Geaskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn.

Libera Folio kontaktiĝis kun Gabriela Kosiarska por ricevi pliajn klarigojn, kaj ŝi respondis rapide:

   - La lasta elsendo devenas el la 31.01.2011 kaj ili ne plu estos en Pola Radio. Mi ekde majo 2010 oficiale estis direktita al aliaj taskoj, dume elsendoj rajtis aperi trifoje semajne, nun ne plu.

Jam en majo pasintjare la sorto de la Esperanto-elsendoj ŝajnis sigelita, kiam la gvidantoj de Pola Radio haltigis la laboron de la Esperanto-redakcio. La sola salajrata laboranto de la redakcio, Gabi Kosiarska, anstataŭe ricevis la taskon okupiĝi pri la renovigo de la retpaĝaro de Pola Radio. Tamen, grandparte per volontulaj fortoj, la laboro plu daŭris, ĝis la nuna decido de la estraro de Pola Radio, kiu malpermesas la pluan produktadon de la retaj elsendoj.

    La minaco de kompleta fermo pendas super la Esperanto-redakcio de Pola Radio jam de oktobro 2006. Tiam la nova estraro de la kompanio publikigis principan decidon pri ĉesigo de elsendoj en Esperanto, sed la definitiva nuligo multfoje estis prokrastita en la lasta momento.

     La nuna decido venis lastmomente, konfirmas Gabriela Kosiarska responde al demando de Libera Folio, kaj tial la afero ne estis menciita en la lunda elsendo:

   - Ni nenion diris, ĉar ĉion ĉi mi eksciis merkrede posttagmeze. Pri la estonteco nun mi ne volas ankoraŭ ion diri. Estas multaj aferoj por pripensi. Daŭrigo de la radia heredaĵo kaj ĝia evoluigo estas por mi aparte grava. Ni vidos, kion ni sukcesos.

el  liberafolio
Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息