公告
44-a Internacia Esperanto Feriado (2-a Filma Esper
时间:2011/4/19 17:44:32,点击:0

      Silezia Esperanto-Asocio invitas al 44-a Internacia Esperanto-Feriado kaj samtempa 2-a Filma Esperanto-Feriado kiuj okazos de la 6-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2011.

    Jam la sekvan fojon ni invitas vin al Szczawno Zdrój - unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravis nin per sia ĉarmo, multaj eblecoj aktive pasigi la tempon kaj gastamo de ĝiaj loĝantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj

    Dum la restado ni ofertas:

    lingvokursojn por komencantoj kaj progresantoj,

    atrakciajn turismajn ekskursojn,

    komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,

    lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn en kuracdomo, dancadojn en kafejoj,

    eblecon profiti la kuracprocedojn,

    filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzyński,

    sanktan meson en Esperanto.

    Plenigitan aliĝilon oni devas sendi ĝis fino de aprilo laŭ la adreso: Silezia Esperanto-Asocio, ul. Dubois 3/1, 50-208 Wrocław; aŭ rete: vroclavo@poczta.onet.pl aŭ pomer@wp.pl

    Telefonan informon oni povas ricevi ĵaŭde en la horoj 17:30 - 20:00, tel. +48 71 3296954. Plej freŝajn informojn oni povas akiri ankaŭ en la retejo: http://vroclavo.republika.pl/

 (El vroclavo.republika.pl)

el  esperanto.china

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息