公告
Trembrilas verda stelo, Pompfloras floro de amikec
时间:2011/7/1 13:38:03,点击:0

Sukcesa vizitado de Delegacio el Pocheon al Chaoyang

    La 1-an de junio 2011 8-persona delegacio de Pocheon, urbo de la suda Koreio, vizitis la urbon Chaoyang de Liaoning-provinco, Ĉinio. S-ro HUA Ruiqi, vic-urbestro de Chaoyang, akceptis la delegacion. Ambaǔ flankoj koncize prezentis evoluon de la urboj respektive, kaj detale interparolis pri ĝemeligo de la du urboj kaj akcelo de ekonomio, kulturo, turismo kaj medicino. La delegacio vizitis entreprenojn koncernajn pri elektronikaĵoj, agrikulturaj
kromproduktoj, vino-industrio, prilaboro de laktaĵoj kaj tiel plu, kaj muzeon de antikva bio-fosilio. S-ro WANG Hong, vic-urbestro de Chaoyang, kaj s-ro YOON Suk Hee, vic-urboestro de Pocheon, atingis komunan konscion je kunlaboroj de la du urboj pri medicino kaj eduko. S-ro LEI Da, vic-direktoro de la konstanta komitato de la Chaoyang-a popola kongreso kaj s-ro LEE Pu Whi, vicestro de la parlamento de Pocheon unuvoĉe interkonsentis pri intensigo de ambaǔflankaj interŝanĝo kaj intervizito.


    Al tiu ĉi sukcesa vizito s-ro Yoon en sia parolado diris, ke Liaoning estas regiono kie
plejmulte investis la koreaj komercistoj, Pocheon intensigos propagandon de Chaoyang,
instigos pli multajn koreajn komercistojn investi ĉi tie por prosperigi industriojn,bonvenigas
plimultajn urbanojn de Chaoyang turismi en Pochen, ambaǔ flankoj havas multajn spertojn
lerni unu de alia kaj komune evoluas en interŝanĝo kaj kunlaborado, kaj per tio prosperigas ekonomion de la du urboj, kaj akcelas amikecon inter la du landoj. S-ro Yoon ankaǔ
esprimis apartan dankon al s-ro LIU Weijie, estrarano de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio kaj estro de la provinca Asocio por Intensigo de Ekonomio kaj Kulturo, pro lia
pont-servo por ĝemeligi la du urbojn, samtempe la delegacio havis sufiĉe da konscio kaj kompreno al evoluo kaj apliko de Esperanto. (La supra foto montras interparolon inter du vic-urbestroj, s-ro Liu Weijie, la unua dekstre, kaj vic-estroj de la du urboj, sur la malsupra foto).


El raporto de Liu Weijie

Redaktoro:Xin Ying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息