公告
Festo en la parko
时间:2011/7/14 10:00:10,点击:0

      Laŭ la plano, la festo por la 5-jara jubileo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo okazis en la parko Domeyer post tagmeze de la 9-a de julio 2011, de la 14-a ĝis la 18-a horoj.

     La programeroj estas: Esperanto-informtablo, kantado de Ralph Glomp el Hamburgo, Esperanto-koruso sub gvido de Otto Kern kaj lingvo-ludoj.

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la festo en la parko Domeyer.

Oni elektas manlaboradon kun Esperanto-instrukcioj. 

Internacia deĵorantaro ĉe la tablo: Gian Carlo (IT), Nepre (KR), Birgitt (DE) 

La bone elektitaj varbiloj allogas interesiĝantojn. 

La Esperanto-kantgrupo de la Esperanto-Centro prezentis belan, internacian kant-bukedon por la 5-jara Esperanto-urbo. 

(el Esperanto-urbo)

el   El Popola Ĉinio

Redaktoro:Brava Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息