公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站

 

Du filmoj pri Esperanto en 2011
时间:2011/1/14 15:47:47,点击:0

    Oni atendis unu profesian dokumentan filmon pri Esperanto en 2011 kaj oni havos du, unu en la franca, alia en la angla. En ambaŭ kazoj, la reĝisoroj estas jam konataj pro alitemaj dokumentaraj filmoj: la franco Dominique Gautier, kaj la usonano Sam Green, kiu jam parte pritraktis Esperanton en la filmo "Utopia in Four Movements" (Utopio en kvar movadoj).

    Jam antaŭvidita estis tiu de Dominique Gautier, kies filmadon li komencis en novembro 2009, kaj kies titolo estas ankoraŭ ĝis nun ne elektita (almenaŭ ŝajne; manko de titolo ne faciligas vastan informadon pri ĝi...). Klarigoj pri ĝi aperas ĉe Esperanto-filmo kaj ĉe Filmoj.net.

    Pri la filmo de Sam Green, la titolo estas "The Universal Language" (La universala lingvo). Sam Green jam filmis eventojn en la rilato kun Esperanto, i.a. Universalajn Kongresojn, ekz. en Jokohamo. Li intervjuis i.a. profesoron Humphrey Tonkin, kaj la aŭtorinon de la libro "In the Land of Invented Languages" (En la lando de inventitaj lingvoj), Arika Okrent. Tre leginda intervjuo de Sam Green fare de Chuck Smith, la fondinto de la Esperanto-versio de Wikipedia, aperis hieraŭ, la 12-an de januaro, ĉe la "Libera Folio" sub la titolo "Nova dokumenta filmo pri Esperanto". Aperas en ĝi, ke Sam Green havas pozitivan opinion pri Esperanto. La anglalingva originala versio de la intervjuo aperas kun la subskribo de Chuck Smith sur blogo sub la titolo "Esperanto documentary: The Universal Language" (Esperanto-dokumento: la universala lingvo). Eblas komenti.

    Espereble aperos nacilingvaj versioj de ambaŭ. Tio estas antaŭvidita almenaŭ por la franca...

el  espero.com.cn

Redaktoro:XinYing

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息