公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站

 

Estos eldonata 4-lingva fabeleto "Kato Koloro" en
时间:2011/2/18 11:12:37,点击:0

      Kun plezuro ni informas, ke kato Koloro ellernis Esperanton kaj kontinuas propran vivon. La projekto „Kodo (kato) por toleremo" realigita en Zamenhofcentro surbaze de la fabeleto de la hispana aŭ toro Moises Gutierrez Raimundez estas kontinuata fare de Bjalistoka E-Societo, lernantoj kaj instruistoj de la 7-a Liceo en Bjalistoko.

     Danke al financa helpo de la Urbestro de Bjalistoko la 14-an de aprilo, okaze de mortdatreveno, ĉe la monumento al Zamenhof renkontiĝos admirantoj de la universala lingvo maskitaj per koloraj, kataj maskoj. Estos eldonata 4-lingva fabeleto "Kato Koloro" (versioj: pola, angla, germana kaj Esperanta) kun aldonaĵo: pola versio sed en brajlo. Reliefa, peltega kovrilpaĝo donos ŝancon al blindaj kaj malbone vidantaj personoj rekoni silueton de kato. La maskoj kaj la kovrilpaĝoj estos faritaj kadre de metiejo en nia e-klubo ĉe la strato Piekna 3. Junularo el la arta klaso de la 7-a Liceo preparos por blinduloj maltipan libron en skatolo kun apartaj, reliefaj paĝoj. La teatra klaso de la Liceo prezentos la spektaklon pri Kato Koloro. Juna ĵurnalisto de la Pola Asocio de Blinduloj laŭtlegos la fabeleton uzante brajlskribitan tekston. La aŭtoro mem prezentos la fabeleton kaj ĉiu partoprenanto de la aranĝo en Zamenhofcentro ricevos ĝin kun lia aŭtografo. Fine esperantistoj invitos la koncerton de kata muziko fare de Georgo Handzlik. Toleremo por aliaj ol ni estas unu el ĉefaj sloganoj de la ideo de Esperanto. Ni invitas ĉiujn toleremajn homojn veni la 14-an de aprilo Bjalistokon por festi komune.(Chen Ji)

 el Esperanto.CHINA.ORG.CN

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息