公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站

 

广东举行《红楼梦》世界语讲座
时间:2015/3/15 19:20:10,点击:0

Posttagmeze de la 8a de marto Guangdong-a Esperanto-Asocio kaj Kantona Esperanto-Asocio kune okazigis prelegon pri la romano Ruĝdoma Sonĝo, faritan de advokata esperantisto s-ro Zhang Zhicheng, kaj ĉeestis al la prelego 20 esperantistoj.


Zhang Zhicheng kondensis sian studon pri la romano Ruĝdoma Sonĝo en Esperanto kaj alilingvaj versioj en cent-minutojn, kaj prelegis pri sia esploro de la romano Ruĝdoma Sonĝo. Dum lia klara kaj simpla prezento Zhang Shaoji, Liang Naikeng, Zhu Hanfei, Wu Hanping kaj aliaj esperantistoj aktive faris demandojn, kaj la atmosfero fariĝis varma.


Zhang Shaoji esperis, ke Zhang Zhicheng plibonigos la prelegon, kaj ellaboros du versiojn: unu simpla por fremdlandaj esperantistoj kaj la alia kompleta ĉina-esperanta por ĉinaj esperantistoj.


Zhang Zhicheng dankis s-rojn Hu Guozhu kaj Wei Yida, veteranaj esperantistoj, pri iliaj valoraj opinioj al la prelego.


Oni filmis la prelegon por ke interesatoj spektu ĝin.


La etoso atingis la kulminon per sololudo de violono far de Li Weizhou, kiu gvidis la ĉeestantoj kanti la himnon La Espero...(Harpina)



Redaktoro: Aglo
打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息